1 Ekparolis Bildad, la SXuhxano, kaj diris:
2 Regado kaj timigo estas cxe Li, Kiu faras pacon en Siaj altaj sferoj.
3 CXu oni povas kalkuli Liajn tacxmentojn? Kaj super kiu ne levigxas Lia lumo?
4 Kiel povas homo esti prava antaux Dio? Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?
5 Vidu, ecx la luno ne estas hela Kaj la steloj ne estas puraj antaux Liaj okuloj:
6 Des pli homo, la vermo! Kaj homido, la tineo!