Psalmoj 30

1 Psalmo-kanto cxe inauxguro de la Domo; de David. Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, CXar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi.

2 Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, Kaj Vi min sanigis.

3 Ho Eternulo, Vi ellevis el SXeol mian animon; Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.

4 Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj, Kaj gloru Lian sanktan nomon.

5 CXar nur momenton dauxras Lia kolero, Sed tutan vivon dauxras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos gxojego.

6 Kaj mi diris en la tempo de mia felicxo: Mi neniam falos.

7 Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; Sed kiam Vi kasxis Vian vizagxon, mi konfuzigxis.

8 Al Vi, ho Eternulo, mi vokis, Kaj al la Eternulo mi pregxis:

9 Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon? CXu gloros Vin polvo? cxu gxi auxdigos Vian veron?

10 Auxskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min; Ho Eternulo, estu helpanto al mi.

11 Vi anstatauxigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakajxon kaj zonis min per gxojo,

12 Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentigxu. Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.