1 Psalmo. Kantu al la Eternulo novan kanton, CXar miraklojn Li faris; Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako.
2 La Eternulo aperigis Sian savon; Antaux la okuloj de la popoloj Li malkasxis Sian justecon.
3 Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Vidis cxiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio.
4 GXoje kriu al la Eternulo la tuta tero; Kantu, gloru, kaj muziku.
5 Muziku al la Eternulo per harpo, Per harpo kaj per sonoj de psalmo.
6 Per trumpetoj kaj per sono de korno GXoje kriu antaux la Regxo, la Eternulo.
7 Bruu la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas, La mondo kaj gxiaj logxantoj.
8 La riveroj plauxdu per la manoj, La montoj kune kantu gxoje,
9 Antaux la Eternulo, cxar Li venas, por jugxi la teron; Li jugxos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.