1 Kiam Izrael eliris el Egiptujo, La domo de Jakob el fremda popolo,
2 Tiam Jehuda farigxis Lia sanktajxo, Izrael Lia regno.
3 La maro vidis kaj forkuris, Jordan turnigxis malantauxen;
4 La montoj saltis kiel sxafoj, La montetoj kiel sxafidoj.
5 Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turnigxis malantauxen?
6 Montoj, kial vi saltas kiel sxafoj, Montetoj, kiel sxafidoj?
7 Antaux la Sinjoro tremu, ho tero, Antaux la Dio de Jakob,
8 Kiu sxangxas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton.