1 Kanto de suprenirado. Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, Kaj Li auxskultis min.
2 Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo, De falsa lango.
3 Kion Li donos al vi, Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango?
4 Akrajn sagojn de fortulo Kun karboj genistaj.
5 Ve al mi, ke mi gastas en Mesxehx, Ke mi logxas inter la tendoj de Kedar!
6 Tro longe logxis mia animo Inter malamantoj de paco.
7 Mi estas pacema; Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon.