1 Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona, CXar eterna estas Lia boneco.
2 Gloru la Dion de la dioj, CXar eterna estas Lia boneco.
3 Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, CXar eterna estas Lia boneco.
4 La sola faranto de grandaj mirakloj, CXar eterna estas Lia boneco;
5 Kiu sagxege kreis la cxielon, CXar eterna estas Lia boneco;
6 Kiu etendis la teron super la akvo, CXar eterna estas Lia boneco;
7 Kiu kreis grandajn lumojn, CXar eterna estas Lia boneco;
8 La sunon, por regi en la tago, CXar eterna estas Lia boneco;
9 La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto, CXar eterna estas Lia boneco;
10 Kiu batis Egiptujon en gxiaj unuenaskitoj, CXar eterna estas Lia boneco;
11 Kaj elkondukis el gxia mezo Izraelon, CXar eterna estas Lia boneco;
12 Per forta mano kaj etendita brako, CXar eterna estas Lia boneco;
13 Kiu fendis la Rugxan Maron en du partojn, CXar eterna estas Lia boneco;
14 Kaj trairigis Izraelon tra gxi, CXar eterna estas Lia boneco;
15 Kaj enjxetis Faraonon kaj lian militistaron en la Rugxan Maron, CXar eterna estas Lia boneco;
16 Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto, CXar eterna estas Lia boneco;
17 Kiu batis grandajn regxojn, CXar eterna estas Lia boneco;
18 Kaj mortigis regxojn potencajn, CXar eterna estas Lia boneco;
19 Sihxonon, regxon de la Amoridoj, CXar eterna estas Lia boneco;
20 Kaj Ogon, regxon de Basxan, CXar eterna estas Lia boneco;
21 Kaj donis ilian landon kiel heredon, CXar eterna estas Lia boneco;
22 Heredon al Lia sklavo Izrael, CXar eterna estas Lia boneco;
23 Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, CXar eterna estas Lia boneco;
24 Kaj liberigis nin de niaj premantoj, CXar eterna estas Lia boneco;
25 Kiu donas panon al cxiu karno, CXar eterna estas Lia boneco.
26 Gloru la Dion de la cxielo, CXar eterna estas Lia boneco.