1 Psalmo de David. Al la Eternulo apartenas la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas, La mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj.
2 CXar Li sur la maroj gxin fondis Kaj sur la akvoj gxin fortikigis.
3 Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo? Kaj kiu staros cxe Lia sankta loko?
4 Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne jxuras trompe.
5 Li ricevos benon de la Eternulo, Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.
6 Tio estas la gento de Liaj adorantoj, De la sercxantoj de Via vizagxo, ho Dio de Jakob. Sela.
7 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro.
8 Kiu estas tiu Regxo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito.
9 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro.
10 Kiu estas tiu Regxo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Regxo de gloro. Sela.