1 Kaj mi auxdis grandan vocxon el la templo, dirantan al la sep angxeloj:Iru, kaj elversxu sur la teron la sep pelvojn de la kolero de Dio. 2 Kaj la unua foriris, kaj elversxis sian pelvon sur la teron; kaj farigxis malbona kaj dolora ulcero sur la homoj, kiuj havis …
Apokalipso 15
1 Kaj mi vidis alian signon en la cxielo, grandan kaj mirindan:sep angxelojn havantajn sep plagojn, la finajn, cxar en ili finigxis la kolero de Dio. 2 Kaj mi vidis kvazaux vitran maron, miksitan kun fajro; kaj tiujn, kiuj venkis la beston kaj gxian bildon kaj la numeron de gxia …
Apokalipso 14
1 Kaj mi rigardis, kaj jen la SXafido staranta sur la monto Cion, kaj kun li cent kvardek kvar miloj, havantaj lian nomon, kaj la nomon de lia Patro, skribitajn sur ilia frunto. 2 Kaj mi auxdis vocxon el la cxielo, kiel vocxon de multaj akvoj, kaj kiel vocxon de …
Apokalipso 13
1 kaj gxi staris sur la sablo de la maro. Kaj mi vidis beston suprenirantan el la maro, havantan dek kornojn kaj sep kapojn, kaj sur siaj kornoj dek diademojn, kaj sur siaj kapoj nomojn de blasfemo. 2 Kaj la besto, kiun mi vidis, estis simila al leopardo, kaj gxiaj …
Apokalipso 12
1 Kaj granda signo vidigxis en la cxielo:virino vestita per la suno, kaj la luno sub sxiaj piedoj, kaj sur sxia kapo krono el dek du steloj; 2 kaj estante graveda, sxi ekkriis, naskodolorigate kaj suferante por naski. 3 Kaj vidigxis alia signo en la cxielo; kaj jen granda rugxa …
Apokalipso 11
1 Kaj estis donita al mi kano, simila al bastono; kaj iu diris:Levigxu, kaj mezuru la templon de Dio, kaj la altaron, kaj la adorantojn en gxi. 2 Kaj la korton ekster la templo preterlasu, kaj ne mezuru gxin, cxar gxi estas donita al la nacioj; kaj la sanktan urbon …
Apokalipso 10
1 Kaj mi vidis alian fortan angxelon, malsuprenirantan el la cxielo, vestitan per nubo; kaj la cxielarko estis super lia kapo, kaj lia vizagxo estis kiel la suno, kaj liaj piedoj kiel kolonoj el fajro; 2 kaj li havis en la mano libreton malfermitan; kaj li metis la dekstran piedon …
Apokalipso 9
1 Kaj la kvina angxelo trumpetis, kaj mi vidis stelon el la cxielo falintan sur la teron; kaj al li estis donita la sxlosilo de la puto de la abismo. 2 Kaj li malfermis la puton de la abismo; kaj el la puto levigxadis fumo, kiel fumo el granda forno; …
Apokalipso 8
1 Kaj kiam li malfermis la sepan sigelon, farigxis silento en la cxielo por cxirkaux duono de horo. 2 Kaj mi vidis la sep angxelojn, kiuj staras antaux Dio; kaj estis donitaj al ili sep trumpetoj. 3 Kaj alia angxelo venis, kaj staris apud la altaro, havante incensilon oran; kaj …
Apokalipso 7
1 Post tio mi vidis kvar angxelojn starantajn sur la kvar anguloj de la tero, retenantajn la kvar ventojn de la tero, por ke ne blovu vento sur la teron, nek sur la maron, nek sur ian arbon. 2 Kaj mi vidis alian angxelon suprenirantan de la sunlevigxo, havantan sigelilon …