1 Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, cxar tio decas. 2 Respektu vian patron kaj vian patrinon (gxi estas la unua ordono kun promeso), 3 por ke estu al vi bone kaj por ke longe dauxru via vivo sur la tero. 4 Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; …
Efesanoj 5
1 Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj; 2 kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donajxon kaj oferajxon al Dio por agrabla odorajxo. 3 Sed malcxasteco kaj cxia malpureco kaj avideco ne ecx estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj; 4 …
Efesanoj 4
1 Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, 2 kun cxia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo, 3 penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. 4 Estas …
Efesanoj 3
1 Pro tio mi, Pauxlo, malliberulo de Kristo Jesuo por vi nacianoj, 2 se vi auxdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu estas donita al mi por vi, 3 ke per malkasxo la mistero estas sciigita al mi, kiel mi jam antauxe mallonge skribis, 4 per kio …
Efesanoj 2
1 Kaj vin li vivigis, kiam vi estis malvivaj per eraroj kaj pekoj, 2 en kiuj vi iam iradis laux la vojo de cxi tiu mondo, laux la estro de la potenco de la aero, de la spirito, kiu nun energias en la filoj de malobeo; 3 inter kiuj ni …
Efesanoj 1
1 Pauxlo, apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, al la sanktuloj, kiuj estas en Efeso, kaj al la fideluloj en Kristo Jesuo: 2 Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo. 3 Benata estu la Dio kaj Patro de …
Galatoj 6
1 Fratoj, ecx se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin, cxiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj. 2 Reciproke subtenadu viajn sxargxojn, kaj tiamaniere plenumu la legxon de Kristo. 3 CXar, se iu, estante nenio, sin …
Galatoj 5
1 Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikigxu en jugon de sklaveco. 2 Jen mi, Pauxlo, diras al vi, ke, se vi cirkumcidigxos, Kristo al vi tute ne utilos. 3 Mi denove atestas al cxiu homo cirkumcidata, ke li estas sxuldanto, por plenumi la tutan legxon. …
Galatoj 4
1 Kaj mi sciigas vin, ke tiel longe, kiel la heredanto estas infano, li neniel malsimilas sklavon, kvankam li estas estro de cxio; 2 sed li estas sub guvernantoj kaj administrantoj, gxis la templimo difinita de la patro. 3 Tiel ankaux ni, dum ni estis infanoj, estis en sklaveco sub …
Galatoj 3
1 Ho malsagxaj Galatoj, kiu vin ensorcxis? vin, antaux kies okuloj Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita. 2 Nur la jenon mi deziras sciigxi de vi:CXu per faroj de la legxo vi ricevis la Spiriton, aux per la auxdado de fido? 3 CXu vi tiel malsagxaj estas? komencinte en Spirito, …