Zekario 12

1 Profeta vorto de la Eternulo pri Izrael. Diro de la Eternulo, kiu etendis la cxielon, fondis la teron, kaj kreis la spiriton de la homo interne de li: 2 Jen Mi faros Jerusalemon freneziga kaliko por cxiuj popoloj cxirkauxe, kaj ecx por Judujo, kiam Jerusalem estos siegxata. 3 En …

Zekario 11

1 Malfermu, ho Lebanon, viajn pordojn, ke la fajro ekstermu viajn cedrojn. 2 GXemegu, ho cipreso, cxar falis la cedro kaj la potenculoj estas ruinigitaj. GXemegu, ho kverkoj de Basxan, cxar falis la fortika arbaro. 3 Oni auxdas ploradon de pasxtistoj, cxar ilia belegajxo estas ruinigita; oni auxdas kriadon de …

Zekario 10

1 Petu de la Eternulo pluvon printempan; la Eternulo faros fulmojn, kaj donos abundan pluvon por cxiuj kreskajxoj sur la kampo. 2 La domaj dioj parolas sensencajxon, la antauxdiristoj havas malverajn viziojn, rakontas mensogajn songxojn, kaj konsolas per vantajxo; tial ili diskuras kiel sxafoj, suferas pro tio, ke ili ne …

Zekario 9

1 Profeta vorto de la Eternulo pri la lando HXadrahx kaj pri gxia ripozejo Damasko (cxar la Eternulo rigardas cxiujn homojn, kiel cxiujn tribojn de Izrael), 2 kaj pri HXamat, kiu havas sian limon apud gxi, pri Tiro kaj Cidon, kiuj pensas, ke ili estas tre sagxaj. 3 Tiro konstruis …

Zekario 8

1 Kaj aperis vorto de la Eternulo, dirante: 2 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi ekfervoris pri Cion per granda fervoro, kaj kun granda kolero Mi ekfervoris pri gxi. 3 Tiele diras la Eternulo:Mi revenos al Cion, Mi eklogxos meze de Jerusalem, kaj Jerusalem estos nomata urbo de la vero, kaj …

Zekario 7

1 En la kvara jaro de la regxo Dario aperis vorto de la Eternulo al Zehxarja, en la kvara tago de la nauxa monato, tio estas de Kislev; 2 kiam Bet-El sendis SXareceron kaj Regem-Melehxon kun iliaj akompanantoj, por pregxi antaux la Eternulo, 3 kaj demandi la pastrojn, kiuj estis …

Zekario 6

1 Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis:jen kvar cxaroj eliras el inter du montoj; kaj la montoj estas kupraj. 2 La unua cxaro havis cxevalojn rugxajn, la dua cxaro havis cxevalojn nigrajn, 3 la tria cxaro havis cxevalojn blankajn, kaj la kvara cxaro havis cxevalojn makulitajn kaj brunajn. …

Zekario 5

1 Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis disvolvitan skribrulajxon. 2 Kaj li diris al mi:Kion vi vidas? Mi respondis:Mi vidas disvolvitan skribrulajxon, kiu havas la longon de dudek ulnoj kaj la largxon de dek ulnoj. 3 Tiam li diris al mi:Tio estas la malbeno, kiu eliras sur la …

Zekario 4

1 Kaj revenis la angxelo, kiu antauxe parolis kun mi; kaj li vekis min, kiel oni vekas iun el lia dormo. 2 Kaj li diris al mi:Kion vi vidas? Mi respondis:Mi vidas kandelabron tute el oro, kaj kaliketon gxi havas sur sia supro, kaj sep lucernoj estas sur gxi, kaj …

Zekario 3

1 Li montris al mi la cxefpastron Josuo, kiu staris antaux la angxelo de la Eternulo, kaj Satanon, kiu staris dekstre de li, por kontrauxagi al li. 2 Kaj la Eternulo diris al Satano:La Eternulo faras al vi severan riprocxon, ho Satano, severe riprocxas vin la Eternulo, kiu favoras Jerusalemon; …