1 Ve al la urbo sangavida, kiu estas plena de trompoj kaj raboj, kaj ne volas cxesigi la rabadon! 2 Oni auxdas la sonadon de vipoj, la sonadon de bruantaj radoj; blekas cxevalo, saltas cxaro; 3 movigxas rajdantoj, brilas glavoj, fulmas lancoj; estas multe da mortigitoj kaj amasoj da kadavroj; …
Naĥum 2
1 Disjxetanto iras kontraux vin; fortikigu viajn fortikajxojn, gardu la vojon, armu viajn lumbojn, fortigu vin kiel eble plej potence. 2 CXar la Eternulo restarigos la majeston de Jakob, kiel ankaux la majeston de Izrael; cxar la ruinigantoj ilin ruinigis kaj ekstermis iliajn vinberbrancxojn. 3 La sxildo de liaj herooj …
Naĥum 1
1 Profetajxo pri Nineve, libro de vizio de Nahxum, la Elkosxano. 2 La Eternulo estas Dio severa kaj vengxanta; la Eternulo estas vengxanto kaj koleranto; la Eternulo vengxas al Siaj malamikoj kaj ne forgesas pri Siaj kontrauxuloj. 3 La Eternulo estas longepacienca, kaj potenca per Sia forto, kaj neniu estas …
Mika 7
1 Ho ve al mi! cxar mi farigxis kiel kolektanto de someraj fruktoj kaj de restajxo de vinberoj, kiu ne trovas beron mangxeblan; bonan maturan frukton deziras mia animo. 2 Malaperis piuloj en la lando, kaj ne trovigxas justulo inter la homoj; cxiuj insidas, por versxi sangon, unu la alian …
Mika 6
1 Auxskultu, kion diras la Eternulo:Levigxu, havu jugxan disputon kun la montoj, kaj la montetoj auxdu vian vocxon. 2 Auxskultu, ho montoj, la jugxan disputon de la Eternulo, kaj ankaux vi, ho potencaj fundamentoj de la tero; cxar la Eternulo havas jugxan disputon kun Sia popolo, kaj al Izrael Li …
Mika 5
1 Nun armu vin, ho batalistino! oni siegxos nin; per vergo oni frapos la vangon de la jugxisto de Izrael. 2 Kaj vi, ho Bet-Lehxem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas …
Mika 2
1 Ve al tiuj, kiuj meditas pri pekoj kaj intencas malbonagojn sur sia kusxejo, por plenumi ilin matene, kiam ilia mano havas forton. 2 Ili ekdeziras kampojn kaj rabas ilin, domojn kaj forprenas ilin; ili premas homon kaj lian domon, viron kaj lian posedajxon. 3 Tial tiele diras la Eternulo:Jen …
Mika 1
1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Mihxa, la Moresxetano, en la tempo de Jotam, Ahxaz, kaj HXizkija, regxoj de Judujo, kaj kiun li viziis pri Samario kaj Jerusalem. 2 Auxskultu, cxiuj popoloj, atentu, ho tero, kaj cxio, kio estas sur gxi! La Sinjoro, la Eternulo, estu atestanto kontraux …