1 En tiu tempo, diras la Eternulo, oni eljxetos el iliaj tomboj la ostojn de la regxoj de Judujo kaj la ostojn de gxiaj princoj kaj la ostojn de la pastroj kaj la ostojn de la profetoj kaj la ostojn de la logxantoj de Jerusalem; 2 kaj oni disjxetos ilin …
Jeremjo 7
1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo: 2 Starigxu en la pordego de la domo de la Eternulo, kaj tie proklamu cxi tiun vorton, kaj diru:Auxskultu la vorton de la Eternulo, cxiuj Judoj, kiuj venas en cxi tiun pordegon, por adorklinigxi al la Eternulo. 3 …
Jeremjo 6
1 Kuru rapide, ho filoj de Benjamen, el Jerusalem, kaj en Tekoa sonigu la trumpeton kaj super Bet-Kerem faru signalon; cxar de nordo aperas malbono kaj granda pereo. 2 Al bela kaj delikata virino Mi similigis la filinon de Cion. 3 Al sxi venos pasxtistoj kun siaj brutaroj, cxirkaux sxi …
Jeremjo 5
1 Trairu la stratojn de Jerusalem kaj rigardu, esploru kaj sercxu sur gxiaj palacoj, cxu vi trovos homon, kiu agas juste, kiu sercxas la veron-tiam Mi pardonos al gxi. 2 Ecx se ili diras:Mi jxuras per la Eternulo-ili tamen jxuras mensoge. 3 Ho Eternulo, Viaj okuloj rigardas ja la fidelecon; …
Jeremjo 4
1 Se vi volas rekonverti vin, ho Izrael, diras la Eternulo, rekonvertu vin al Mi; kaj se vi forigos viajn abomenindajxojn de antaux Mia vizagxo, kaj ne plu vagados, 2 kaj se vi en vero, bonordo, kaj pieco jxuros:Kiel la Eternulo vivas, tiam ankaux la popoloj benos sin per Li …
Jeremjo 3
1 Oni diras:Se viro forigas sian edzinon, kaj sxi foriras de li kaj edzinigxas kun alia viro, cxu li tiam povas reveni al sxi denove? cxu ne malpurigxus per tio tiu lando? Kaj vi malcxastis kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo. 2 Levu viajn okulojn al …
Jeremjo 2
1 Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 2 Iru kaj prediku al la oreloj de Jerusalem, dirante:Tiele diras la Eternulo:Mi memoras la piecon de via juneco, la amon de via fiancxineco, kiam vi sekvis Min en la dezerto, en lando ne prisemita. 3 Izrael tiam estis …
Jesaja 66
1 Tiele diras la Eternulo:La cxielo estas Mia trono, kaj la tero estas Mia piedbenketo; kie do estos la domo, kiun vi konstruos por Mi? kaj kie estos la loko por Mia ripozo? 2 CXion tion faris ja Mia mano, kaj tiel cxio farigxis, diras la Eternulo. Nur tion Mi …
Jesaja 65
1 Mi estis preta respondi al tiuj, kiuj tion ne petis; Mi estis trovebla por tiuj, kiuj Min ne sercxis; al popolo, kiu ne vokis Mian nomon, Mi diris:Jen Mi estas, jen Mi estas. 2 CXiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo obstina, al tiuj, kiuj iras vojon malbonan, laux …