Jesaja 14

1 CXar la Eternulo ekkompatos Jakobon, kaj denove elektos Izraelon, kaj relogxigos ilin en ilia lando. Kaj fremduloj kunigxos kun ili, kaj aligxos al la domo de Jakob. 2 Kaj popoloj prenos ilin kaj venigos ilin sur ilian lokon, kaj la domo de Izrael ekposedos ilin en la lando de …

Jesaja 13

1 Profetajxo pri Babel, kiun viziis Jesaja, filo de Amoc. 2 Sur senarba monto levu standardon, lauxte voku al ili, faru signon per la mano, ke ili eniru en la pordegon de la eminentuloj. 3 Mi ordonis al Miaj sanktigitoj, Mi kunvokis al Mia kolero Miajn fortulojn, kiuj gxojas pro …

Jesaja 12

1 En tiu tago vi diros:Mi dankas Vin, ho Eternulo; cxar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam forigxis, kaj Vi konsolas min. 2 Jen Dio estas mia savo:mi fidas, kaj mi ne timas; cxar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li farigxis mia savo. 3 …

Jesaja 11

1 Eliros markoto el la trunko de Jisxaj, kaj brancxo elkreskos el gxiaj radikoj. 2 Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de sagxo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaux la Eternulo. 3 Kaj agrabla estos al li la …

Jesaja 10

1 Ve al la legxdonantoj, kiuj starigas maljustajn legxojn, kaj al tiuj, kiuj skribas maljustajn verdiktojn, 2 por forpusxi malricxulojn de la legxo kaj forrabi la justecon de senhavuloj de Mia popolo, por ke la vidvinoj farigxu ilia rabakiro, kaj por prirabi la orfojn! 3 Sed kion vi faros en …

Jesaja 9

1 Sed ne restos la mallumo super tiuj, kiuj estas premataj:kiel la antauxa tempo humiligis la landon de Zebulun kaj la landon de Naftali, la sekvonta tempo glorigos la apudmaran vojon, la transan flankon de Jordan, la Galileon de la nacioj. 2 Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon; …

Jesaja 8

1 Kaj la Eternulo diris al mi:Prenu al vi grandan skribtabulon, kaj skribu sur gxi per homa skribilo:Rapidu akiri, baldaux rabado. 2 Kaj mi prenis al mi du fidindajn atestantojn:la pastron Urija, kaj Zehxarjan, filon de Jeberehxja. 3 Kaj mi iris al la profetino, kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon. …

Jesaja 7

1 En la tempo de Ahxaz, filo de Jotam, filo de Uzija, regxo de Judujo, eliris Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, kontraux Jerusalemon, por militi kontraux gxi; sed ili ne povis konkeri gxin. 2 Oni raportis al la domo de David, dirante:La Sirianoj …

Jesaja 6

1 En la jaro de la morto de la regxo Uzija mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon. 2 Serafoj staris supre de Li; cxiu havis po ses flugiloj; per du li kovris sian vizagxon, per du li kovris siajn piedojn, …

Jesaja 5

1 Mi kantos al mia amato la kanton de mia amiko pri lia vinbergxardeno. Vinbergxardenon havis mia amiko sur grasa altajxo; 2 kaj li cxirkauxfosis gxin, sensxtonigis gxin, kaj plantis en gxi plej bonspecajn vinberbrancxojn; kaj li konstruis turon meze de gxi, kaj ankaux vinpremejon li elhakis en gxi; kaj …