Proverboj 15

1 Milda respondo kvietigas koleron; Sed malmola vorto ekscitas koleron. 2 La lango de sagxuloj bonigas la instruon; Sed la busxo de malsagxuloj elparolas sensencajxon. 3 Sur cxiu loko estas la okuloj de la Eternulo; Ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn. 4 Milda lango estas arbo de vivo; Sed malbonparola …

Proverboj 14

1 Sagxa virino konstruas sian domon; Sed malsagxa detruas gxin per siaj manoj. 2 Kiu iras la gxustan vojon, tiu timas la Eternulon; Sed kiu iras vojon malgxustan, tiu Lin malestimas. 3 En la busxo de malsagxulo estas vergo por lia malhumileco; Sed la busxo de sagxuloj ilin gardas. 4 …

Proverboj 13

1 Sagxa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne auxskultas moralinstruon. 2 La frukto de la busxo donas al homo bonan mangxon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto. 3 Kiu gardas sian busxon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian busxon, tiu pereas. 4 La animo de …

Proverboj 12

1 Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsagxulo. 2 Bonulo akiras favoron de la Eternulo; Sed homo malica estos kondamnita. 3 Ne fortikigxos homo per malvirto; Sed la radiko de virtuloj ne sxanceligxos. 4 Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas …

Proverboj 11

1 Malvera pesilo estas abomenajxo por la Eternulo; Sed plena pezo placxas al Li. 2 Se venis malhumileco, venos ankaux honto; Sed cxe la humiluloj estas sagxo. 3 La senkulpeco de la piuloj gvidos ilin; Sed la falsemo pereigos la maliculojn. 4 Ne helpos ricxo en la tago de kolero; …

Proverboj 10

1 Sentencoj de Salomono. Sagxa filo estas gxojo por sia patro, Kaj filo malsagxa estas malgxojo por sia patrino. 2 Maljustaj trezoroj ne donas utilon; Sed bonfaremo savas de morto. 3 La Eternulo ne malsatigos animon de piulo; Sed la avidon de malpiulo Li forpusxas. 4 Maldiligenta mano malricxigas; Sed …

Proverboj 9

1 La sagxo konstruis sian domon, CXarpentis gxiajn sep kolonojn. 2 GXi bucxis sian bruton, versxis sian vinon, Kaj pretigis sian tablon. 3 GXi sendis siajn servantinojn, Por anonci sur la pintoj de la altajxoj de la urbo: 4 Kiu estas naiva, tiu sin turnu cxi tien! Al la senspritulo …

Proverboj 8

1 CXu ne vokas la sagxo? Kaj cxu la prudento ne auxdigas sian vocxon? 2 GXi staras sur la pinto de altajxoj, Apud la vojo, cxe la vojkrucxigxoj. 3 Apud la pordegoj, cxe la eniro en la urbon, CXe la eniro tra la pordoj, gxi kantas: 4 Al vi, ho …

Proverboj 7

1 Mia filo! konservu miajn vortojn, Kaj gardu cxe vi miajn moralordonojn. 2 Konservu miajn moralordonojn, kaj vivu; Kaj mian instruon, kiel la pupilon de viaj okuloj. 3 Ligu ilin al viaj fingroj; Skribu ilin sur la tabelo de via koro. 4 Diru al la sagxo:Vi estas mia fratino; Kaj …

Proverboj 6

1 Mia filo! se vi garantiis por via proksimulo Kaj donis vian manon por aliulo, 2 Tiam vi enretigxis per la vortoj de via busxo, Kaptigxis per la vortoj de via busxo. 3 Tiam, mia filo, agu tiel kaj savigxu, CXar vi falis en la mano de via proksimulo: Iru, …