Psalmoj 125

1 Kanto de suprenirado. Kiuj fidas la Eternulon, Tiuj estas kiel la monto Cion, Kiu ne sxanceligxas, sed restas eterne. 2 Montoj estas cxirkaux Jerusalem, Kaj la Eternulo cxirkauxas Sian popolon, De nun kaj eterne. 3 CXar ne kusxos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; Por …

Psalmoj 124

1 Kanto de suprenirado. De David. Se la Eternulo ne estus kun ni, Diru nun Izrael, 2 Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj levigxis kontraux ni: 3 Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraux ni ilia kolero; 4 Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon; …

Psalmoj 123

1 Kanto de suprenirado. Al Vi mi levas miajn okulojn, Ho Vi, kiu sidas en la cxielo! 2 Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, Kiel la okuloj de sklavino al la mano de sxia sinjorino, Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la …

Psalmoj 122

1 Kanto de suprenirado. De David. Mi ekgxojis, kiam oni diris al mi: Ni iru en la domon de la Eternulo. 2 Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, Ho Jerusalem, 3 Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, En kiu cxio kunigxis. 4 Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo, …

Psalmoj 121

1 Kanto de suprenirado. Mi levas miajn okulojn al la montoj: De kie venas al mi helpo? 2 Mia helpo venas de la Eternulo, Kiu kreis la cxielon kaj la teron. 3 Li ne lasos vian piedon falpusxigxi; Via gardanto ne dormetas. 4 Jen ne dormetas kaj ne dormas La …

Psalmoj 120

1 Kanto de suprenirado. Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, Kaj Li auxskultis min. 2 Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo, De falsa lango. 3 Kion Li donos al vi, Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango? 4 Akrajn sagojn de fortulo Kun karboj …

Psalmoj 119

1 ALEF. Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, Kiuj iras laux la legxo de la Eternulo. 2 Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn, Kiuj sercxas Lin per la tuta koro; 3 Ili ne faras malbonagon, Ili iras laux Liaj vojoj. 4 Vi ordonis al ni, Forte …

Psalmoj 118

1 Haleluja! Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco. 2 Izrael diru, Ke eterna estas Lia boneco. 3 La domo de Aaron diru, Ke eterna estas Lia boneco. 4 La timantoj de la Eternulo diru, Ke eterna estas Lia boneco. 5 El premateco mi vokis …

Psalmoj 117

1 Haleluja! Gloru la Eternulon cxiuj popoloj, Lauxdu Lin cxiuj gentoj; 2 CXar granda estas Lia boneco al ni, Kaj la vero de la Eternulo restas eterne.

Psalmoj 116

1 Mi amas, ke la Eternulo auxdas mian vocxon Kaj mian petegon, 2 Ke Li klinis Sian orelon al mi; Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos. 3 CXirkauxis min la ondoj de la morto, Kaj turmentoj de SXeol min trafis; Suferon kaj cxagrenon mi trovis. 4 Sed la nomon …