Psalmoj 105

1 Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn. 2 Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri cxiuj Liaj mirakloj. 3 Lauxdu Lian sanktan nomon; GXoju la koro de tiuj, kiuj sercxas la Eternulon. 4 Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Sercxu …

Psalmoj 104

1 Benu, ho mia animo, la Eternulon. Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda, De majesto kaj beleco Vi estas vestita; 2 Vi, kiu estas cxirkauxkovrita de lumo kiel de vesto, Kiu sternas la cxielon kiel tapisxon; 3 Kiu arangxas sur la akvo Siajn cxambrojn, Kiu faras la nubojn …

Psalmoj 103

1 De David. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. 2 Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn. 3 Li pardonas cxiujn viajn pekojn, Li sanigas cxiujn viajn malsanojn; 4 Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas …

Psalmoj 102

1 Pregxo de mizerulo, kiam li perdas la fortojn kaj elversxas antaux la Eternulo sian malgxojon. Ho Eternulo, auxskultu mian pregxon; Kaj mia krio venu al Vi. 2 Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon en la tago de mia suferado; Klinu al mi Vian orelon; En la tago, kiam mi …

Psalmoj 101

1 Psalmo de David. Bonecon kaj justecon mi prikantos; Al Vi, ho Eternulo, mi muzikos. 2 Mi penas iri prudente la vojon de pieco; Kiam Vi venos al mi? Mi iras kun pura koro interne de mia domo. 3 Mi ne metas antaux miajn okulojn malbonan aferon; Mi malamas farojn …

Psalmoj 100

1 Psalmo de dankado. GXoje kriu al la Eternulo la tuta tero! 2 Servu al la Eternulo kun gxojo, Venu antaux Lian vizagxon kun kanto. 3 Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj sxafoj de Lia pasxtejo. 4 Eniru en …

Psalmoj 99

1 La Eternulo regxas, tremas la popoloj; Li sidas sur keruboj, sxanceligxas la tero. 2 La Eternulo estas granda en Cion, Kaj Li estas alte super cxiuj popoloj. 3 Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas sankta. 4 Kaj la forton de la regxo, kiu amas justecon, Vi …

Psalmoj 98

1 Psalmo. Kantu al la Eternulo novan kanton, CXar miraklojn Li faris; Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako. 2 La Eternulo aperigis Sian savon; Antaux la okuloj de la popoloj Li malkasxis Sian justecon. 3 Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. …

Psalmoj 97

1 La Eternulo regxas; gxoju la tero; Estu gajaj la multaj insuloj. 2 Nubo kaj mallumo estas cxirkaux Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono. 3 Fajro iras antaux Li, Kaj bruligas cxirkauxe Liajn malamikojn. 4 Liaj fulmoj lumigas la mondon; La tero vidas, kaj tremas. 5 …

Psalmoj 96

1 Kantu al la Eternulo novan kanton; Kantu al la Eternulo la tuta tero. 2 Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon, Proklamu de tago al tago Lian savon. 3 Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter cxiuj gentoj Liajn miraklojn. 4 CXar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda, …