Psalmoj 85

1 Al la hxorestro. Psalmo de la Korahxidoj. Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon, Vi revenigis la forkaptitojn de Jakob; 2 Vi pardonis la kulpon de Via popolo, Vi kovris cxiujn gxiajn pekojn. Sela. 3 Vi retenis Vian tutan koleron, Forlasis Vian furiozon. 4 Turnu Vin al ni, ho Dio …

Psalmoj 84

1 Al la hxorestro. Por la gitito. Psalmo de la Korahxidoj. Kiel cxarmaj estas Viaj logxejoj, ho Eternulo Cebaot! 2 Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio. 3 Ecx birdo trovas domon kaj hirundo neston …

Psalmoj 83

1 Kanto-psalmo de Asaf. Ho Dio, ne silentu; Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio! 2 CXar jen Viaj malamikoj ekbruis, Kaj Viaj malamantoj levis la kapon. 3 Kontraux Via popolo ili sekrete konspiras, Kaj ili konsiligxas kontraux Viaj gardatoj. 4 Ili diris:Ni iru, kaj ni ekstermu ilin …

Psalmoj 82

1 Psalmo de Asaf. Dio starigxis en Dia anaro; Inter la dioj Li jugxas. 2 GXis kiam vi jugxos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela. 3 Estu justaj al malricxulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. 4 Liberigu malricxulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo …

Psalmoj 81

1 Al la hxorestro. Por la gitito. De Asaf. Lauxte kantu al Dio, nia forto; GXoje kriu al la Dio de Jakob. 2 Sonigu kanton, donu tamburinon, CXarman harpon, kaj psalteron. 3 Muziku per korno en novmonato, Je la plenluno, en la tago de nia festo. 4 CXar gxi estas …

Psalmoj 80

1 Al la hxorestro. Por sxosxanoj. Atesto de Asaf. Psalmo. Ho Pasxtisto de Izrael, auxskultu; Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel sxafojn, Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu! 2 Antaux Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton, Kaj venu, por savi nin. 3 Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian …

Psalmoj 79

1 Psalmo de Asaf. Ho Dio! venis idolanoj en Vian heredon, Malpurigis Vian sanktan templon, Faris el Jerusalem ruinojn. 2 La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel mangxon al la birdoj de la cxielo, La karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero; 3 Ili versxis ilian …

Psalmoj 78

1 Instruo de Asaf. Atentu, ho mia popolo, mian instruon; Klinu vian orelon al la paroloj de mia busxo. 2 Mi malfermos per sentenco mian busxon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva. 3 Kion ni auxdis kaj sciigxis, Kion rakontis al ni niaj patroj, 4 Tion ni ne kasxos antaux …

Psalmoj 77

1 Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de Asaf. Mia vocxo iras al Dio, kaj mi krias; Mia vocxo iras al Dio, ke Li auxskultu min. 2 En la tago de mia suferado mi sercxas mian Sinjoron; En la nokto mia mano estas etendita kaj ne mallevigxas; Mia animo ne …

Psalmoj 76

1 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de Asaf. Kanto. Dio estas konata en Judujo; Granda estas Lia nomo en Izrael. 2 En Salem estas Lia tendo, Kaj Lia logxejo sur Cion. 3 Tie Li rompis la sagojn de pafarko, SXildon, glavon, kaj militon. Sela. 4 Vi estas majesta …