1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Kanto. Vin oni fidas kaj gloras, ho Dio, en Cion; Kaj al Vi oni plenumas promesojn. 2 Al Vi, kiu auxskultas pregxon, Venas cxiu karno. 3 Krimajxoj min premas; Niajn pekojn Vi pardonos. 4 Felicxa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al …
Psalmoj 64
1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Auxdu, ho Dio, mian krion en mia malgxojo; De la teruro pri malamiko gardu mian vivon. 2 SXirmu min kontraux la konspiro de maliculoj, Kontraux la amaso de krimuloj, 3 Kiuj akrigis sian langon kiel glavon, Direktis vortojn maldolcxajn, kvazaux siajn sagojn, 4 …
Psalmoj 63
1 Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo. Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore sercxas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva. 2 Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron. 3 …
Psalmoj 62
1 Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de David. Nur al Dio esperas mia animo; De Li venas mia savo. 2 Nur Li estas mia fortikajxo kaj mia savo, mia rifugxejo; Mi ne tute renversigxos. 3 GXis kiam vi insidos kontraux viro kaj cxiuj vi penos faligi lin, Kiel klinigxintan …
Psalmoj 61
1 Al la hxorestro. Por korda instrumento. De David. Auxskultu, ho Dio, mian krion; Atentu mian pregxon. 2 De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malgxojo de mia koro: Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min. 3 CXar Vi estis mia rifugxejo, Fortika turo …
Psalmoj 60
1 Al la hxorestro. Por sxusxan-eduto. Instrua verko de David, kiam li militis kun Sirio Mezopotamia kaj kun Sirio Coba, kaj kiam Joab, revenante, batis dek du mil Edomidojn en la Valo de Salo. Ho Dio, Vi forlasis nin, Vi disbatis nin; Vi koleris; rekonsolu nin. 2 Vi ekskuis la …
Psalmoj 59
1 Al la hxorestro. Por Al-asxhxet. Verko de David, kiam Saul sendis, ke oni gardu la domon, por lin mortigi. Savu min de miaj malamikoj, mia Dio; Defendu min kontraux tiuj, kiuj levigxis kontraux mi. 2 Savu min de la krimuloj, Kaj kontraux la sangaviduloj helpu min. 3 CXar jen …
Psalmoj 58
1 Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David. CXu efektive vi parolas veron, vi potenculoj? CXu vi juste jugxas, homidoj? 2 Kontrauxe, en la koro vi faras krimajxojn, Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj. 3 De la momento de sia naskigxo la malvirtuloj devojigxis; De el la …
Psalmoj 57
1 Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon. Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min; CXar cxe Vi rifugxas mia animo, Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kasxas, GXis pasos la mizeroj. 2 Mi vokas al Dio Plejalta, Al …
Psalmoj 56
1 Al la hxorestro. Por Jonatelem-rehxokim. Verko de David, kiam kaptis lin la Filisxtoj en Gat. Korfavoru min, ho Dio, cxar homo volas min engluti, Dum la tuta tago malamiko min premas. 2 Miaj malamikoj volas min engluti cxiutage, CXar multaj militas kontraux mi fiere. 3 En la tago, kiam …