Juĝistoj 2

1 Kaj venis angxelo de la Eternulo el Gilgal al Bohxim, kaj diris:Mi elkondukis vin el Egiptujo, kaj venigis vin en la landon, pri kiu Mi jxuris al viaj patroj, kaj Mi diris:Mi neniam rompos Mian interligon kun vi; 2 sed vi ne faru interligon kun la logxantoj de cxi …

Juĝistoj 1

1 Post la morto de Josuo la Izraelidoj demandis la Eternulon, dirante:Kiu el ni plej antauxe devas iri kontraux la Kanaanidojn, por militi kontraux ili? 2 Kaj la Eternulo diris:Jehuda iros; jen Mi transdonas la landon en liajn manojn. 3 Tiam Jehuda diris al sia frato Simeon:Iru kun mi en …

Josuo 24

1 Kaj Josuo kunvenigis cxiujn tribojn de Izrael en SXehxemon, kaj alvokis la plejagxulojn de Izrael kaj iliajn cxefojn kaj jugxistojn kaj observistojn; kaj ili starigxis antaux Dio. 2 Kaj Josuo diris al la tuta popolo:Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Transe de la Rivero logxis viaj patroj en la …

Josuo 23

1 Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraux cxiuj iliaj malamikoj cxirkauxe, Josuo maljunigxis, atingis profundan agxon. 2 Tiam Josuo alvokis la tutan Izrael, iliajn plejagxulojn kaj cxefojn kaj jugxistojn kaj observistojn, kaj diris al ili:Mi maljunigxis, mi atingis profundan agxon. 3 Kaj vi vidis cxion, …

Josuo 22

1 Tiam Josuo alvokis la Rubenidojn kaj la Gadidojn kaj la duontribon de Manase; 2 kaj li diris al ili:Vi plenumis cxion, kion ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, kaj vi obeis mian vocxon en cxio, kion mi ordonis al vi. 3 Vi ne forlasis viajn fratojn dum …

Josuo 21

1 Kaj la familiestroj de la Levidoj aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la familiestroj de la triboj de la Izraelidoj, 2 kaj ekparolis al ili en SXilo, en la lando Kanaana, dirante:La Eternulo ordonis per Moseo doni al ni urbojn por logxi, …

Josuo 20

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Josuo, dirante: 2 Diru al la Izraelidoj jene:Arangxu al vi la urbojn de rifugxo, pri kiuj Mi parolis al vi per Moseo, 3 por ke tien povu forkuri mortiginto, kiu mortigis homon per eraro kaj ne sciante; kaj ili estu cxe vi rifugxejo kontraux …

Josuo 19

1 Kaj la dua loto eliris por Simeon, por la tribo de la Simeonidoj, laux iliaj familioj. Kaj ilia posedajxo estis meze de la posedajxo de la Jehudaidoj. 2 Apartenis al ili en ilia posedajxo:Beer-SXeba (kun SXeba) kaj Molada 3 kaj HXacar-SXual kaj Bala kaj Ecem 4 kaj Eltolad kaj …

Josuo 18

1 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektigxis en SXilo, kaj ili starigis tie la tabernaklon de kunveno; kaj la lando estis jam submetita al ili. 2 Kaj restis inter la Izraelidoj ankoraux sep triboj, al kiuj ankoraux ne estis disdividita ilia hereda posedajxo. 3 Kaj Josuo diris al …

Josuo 17

1 Kaj la loto donis al la tribo de Manase, cxar li estas la unuenaskito de Jozef; al Mahxir, unuenaskito de Manase kaj patro de Gilead, cxar li estis homo militema, estis donitaj Gilead kaj Basxan. 2 Estis donite ankaux al la ceteraj filoj de Manase laux iliaj familioj:al la …