Eksodo 3

1 Moseo pasxtis la sxafojn de Jitro, sia bopatro, pastro Midjana. Kaj li forkondukis la sxafojn en malproksiman parton de la dezerto kaj venis al la Dia monto HXoreb. 2 Kaj aperis al li angxelo de la Eternulo en flama fajro el la mezo de arbetajxo. Kaj li vidis, ke …

Eksodo 2

1 Kaj iris unu homo el la domo de Levi kaj prenis edzinon Leviidinon. 2 Kaj la virino gravedigxis, kaj naskis filon; kaj sxi vidis, ke li estas bela, kaj sxi kasxis lin dum tri monatoj. 3 Sed sxi ne povis plu kasxi lin, tial sxi prenis por li keston …

Eksodo 1

1 Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon kun Jakob; cxiu venis kun siaj domanoj: 2 Ruben, Simeon, Levi, kaj Jehuda; 3 Isahxar, Zebulun, kaj Benjamen; 4 Dan kaj Naftali, Gad kaj Asxer. 5 Kaj la nombro de cxiuj animoj, kiuj eliris el la lumbo …

Genezo 50

1 Tiam Jozef jxetis sin sur la vizagxon de sia patro, kaj ploris super li kaj kisis lin. 2 Kaj Jozef ordonis al siaj servantoj kuracistoj, balzami lian patron; kaj la kuracistoj balzamis Izraelon. 3 Kaj pasis super li kvardek tagoj; cxar tiel longe dauxras la tagoj de balzamado. Kaj …

Genezo 49

1 Kaj Jakob alvokis siajn filojn, kaj diris: Kolektigxu, kaj mi sciigos al vi, kio farigxos al vi en la tempo venonta. 2 Kunvenu kaj auxskultu, filoj de Jakob, Kaj auxskultu Izraelon, vian patron. 3 Ruben, vi estas mia unuenaskito, Mia forto kaj komenco de mia vireco, Supro de digno …

Genezo 48

1 Post tiuj okazintajxoj oni sciigis al Jozef: Jen, via patro estas malsana. Kaj li prenis kun si siajn du filojn, Manase kaj Efraim. 2 Kaj oni sciigis al Jakob, dirante: Jen via filo Jozef venas al vi. Tiam Izrael strecxis siajn fortojn kaj sidigxis sur la lito. 3 Kaj …

Genezo 47

1 Jozef venis kaj sciigis al Faraono, kaj diris: Mia patro kaj miaj fratoj kaj iliaj malgrandaj kaj grandaj brutoj, kaj cxio, kio apartenas al ili, venis el la lando Kanaana, kaj nun ili estas en la lando Gosxen. 2 Kaj el inter siaj fratoj li prenis kvin homojn kaj …

Genezo 46

1 Izrael ekiris kun cxio, kion li havis, kaj li venis en Beer-SXeban, kaj li alportis oferojn al la Dio de sia patro Isaak. 2 Kaj Dio diris al Izrael en nokta vizio: Jakob! Jakob! Kaj tiu diris: Jen mi estas. 3 Kaj Li diris: Mi estas Dio, la Dio …

Genezo 45

1 Tiam Jozef ne povis plu sin deteni antaux cxiuj, kiuj staris cxirkaux li, kaj li ekkriis: Elirigu cxiujn for de mi. Kaj neniu restis cxe li, kiam Jozef rekonigis sin al siaj fratoj. 2 Kaj li lauxte ekploris, kaj auxdis la Egiptoj, kaj auxdis la domo de Faraono. 3 …

Genezo 44

1 Kaj Jozef ordonis al la estro de sia domo jene: Plenigu la sakojn de tiuj homoj per greno tiom, kiom ili nur povas porti, kaj metu la monon de cxiu en la aperturon de lia sako; 2 kaj mian pokalon, la argxentan pokalon, metu en la aperturon de la …