Genezo 33

1 Jakob levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen venas Esav kaj kun li kvarcent homoj. Tiam li dividis la infanojn de Lea kaj de Rahxel kaj de la du sklavinoj. 2 Kaj li starigis la sklavinojn kaj iliajn infanojn antauxe, Lean kun sxiaj infanoj poste, kaj Rahxelon kun Jozef …

Genezo 32

1 Kaj Jakob iris sian vojon. Kaj renkontigxis kun li angxeloj de Dio. 2 Kaj Jakob diris, kiam li ilin vidis: Tio estas militistaro de Dio; kaj li donis al tiu loko la nomon Mahxanaim. 3 Jakob sendis antaux si senditojn al sia frato Esav, en la landon Seir, en …

Genezo 31

1 Li auxdis, ke la filoj de Laban parolis jene: Jakob forprenis la tutan havon de nia patro, kaj el la havo de nia patro li akiris la tutan ricxecon. 2 Kaj Jakob vidis laux la vizagxo de Laban, ke li ne estas rilate al li tia, kia li estis …

Genezo 30

1 Kiam Rahxel vidis, ke sxi ne naskas al Jakob, sxi enviis sian fratinon, kaj sxi diris al Jakob: Donu al mi infanojn, cxar alie mi mortos. 2 Kaj Jakob forte ekkoleris Rahxelon, kaj li diris: CXu mi anstatauxas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro? 3 Kaj sxi …

Genezo 29

1 Kaj Jakob levis siajn piedojn kaj iris al la lando de la orientanoj. 2 Kaj li vidis: jen estas puto sur la kampo, kaj tri gregoj da sxafoj kusxas apud gxi; cxar el tiu puto oni trinkigadis la gregojn; kaj granda sxtono estis sur la aperturo de la puto. …

Genezo 28

1 Tiam Isaak alvokis Jakobon kaj benis lin, kaj ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj. 2 Levigxu, iru Mezopotamion, al la domo de Betuel, la patro de via patrino, kaj prenu al vi el tie edzinon el la filinoj de Laban, la frato de via …

Genezo 27

1 Kiam Isaak maljunigxis kaj la vidado de liaj okuloj malakrigxis, li vokis Esavon, sian pli maljunan filon, kaj diris al li: Mia filo! Kaj tiu diris al li: Jen mi estas. 2 Kaj li diris: Jen mi maljunigxis; mi ne scias, kiam mi mortos; 3 prenu do nun viajn …

Genezo 26

1 Estis malsato en la lando, krom la antauxa malsato, kiu estis en la tempo de Abraham. Kaj Isaak iris al Abimelehx, la regxo de la Filisxtoj, en Gerar. 2 Kaj la Eternulo aperis al li, kaj diris: Ne iru Egiptujon, logxu en la lando, pri kiu Mi diros al …

Genezo 25

1 Kaj Abraham prenis alian edzinon, kiu estis nomata Ketura. 2 Kaj sxi naskis al li Zimranon kaj Joksxanon kaj Medanon kaj Midjanon kaj Jisxbakon kaj SXuahxon. 3 Kaj de Joksxan naskigxis SXeba kaj Dedan. Kaj la filoj de Dedan estis la Asxuridoj, Letusxidoj, kaj Leumidoj. 4 Kaj la filoj …

Genezo 24

1 Kaj Abraham estis maljuna kaj en profunda agxo. Kaj la Eternulo benis Abrahamon en cxio. 2 Kaj Abraham diris al sia sklavo, la administranto de lia domo, kiu regis cxion, kio apartenis al li: Metu vian manon sub mian femuron; 3 kaj mi jxurigas vin per la Eternulo, la …