Mateo 14

1 En tiu tempo la tetrarhxo Herodo auxdis la famon pri Jesuo, 2 kaj diris al siaj servantoj:Tiu estas Johano, la Baptisto; li levigxis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencajxoj energias en li. 3 CXar Herodo jam arestis Johanon kaj ligis lin kaj metis lin en malliberejon pro Herodias, …

Mateo 15

1 Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skribistoj, dirante: 2 Kial viaj discxiploj transpasxas la tradicion de la antauxuloj? cxar ili ne lavas siajn manojn, kiam ili mangxas panon. 3 Kaj li responde diris al ili:Kial vi ankaux transpasxas la ordonon de Dio per via tradicio? 4 CXar …

Mateo 16

1 Kaj alvenis la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj por provi lin postulis, ke li montru al ili signon el la cxielo. 2 Kaj responde li diris al ili:Kiam vesperigxas, vi diras:Estos bona vetero, cxar la cxielo rugxigxas; 3 kaj frumatene:Estos hodiaux malbona vetero, cxar la cxielo rugxigxas kolere. La …

Mateo 17

1 Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte; 2 kaj li estis aliformita antaux ili, kaj lia vizagxo lumis kiel la suno, kaj liaj vestoj farigxis blankaj kiel la lumo. 3 Kaj jen aperis al …

Mateo 18

1 En tiu horo la discxiploj venis al Jesuo, dirante:Kiu do estas la plej granda en la regno de la cxielo? 2 Kaj alvokinte al si infanon, li starigis gxin meze de ili, 3 kaj diris:Vere mi diras al vi:Se vi ne turnigxos kaj ne farigxos kiel infanoj, vi neniel …

Mateo 19

1 Kaj kiam Jesuo finis cxi tiujn parolojn, li foriris el Galileo, kaj venis en la limojn de Judujo trans Jordan; 2 kaj grandaj homamasoj lin sekvis, kaj li sanigis ilin tie. 3 Kaj venis al li Fariseoj, provante lin, kaj dirante:CXu estas permesate forsendi sian edzinon pro cxia kauxzo? …

Mateo 20

1 CXar la regno de la cxielo similas al domomastro, kiu eliris frumatene, por dungi laboristojn por sia vinbergxardeno. 2 Kaj kontraktinte kun la laboristoj po unu denaro por la tago, li ilin sendis en sian vinberejon. 3 Kaj elirinte cxirkaux la tria horo, li vidis aliajn starantajn senokupe sur …

Mateo 21

1 Kaj kiam ili alproksimigxis al Jerusalem, kaj venis al Betfage, al la monto Olivarba, tiam Jesuo sendis du discxiplojn, 2 dirante al ili:Iru en la vilagxon, kiu estas kontraux vi, kaj vi tuj trovos azeninon ligitan, kaj azenidon kun gxi. Ilin malligu kaj alkonduku al mi. 3 Kaj se …

Zekario 6

1 Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis:jen kvar cxaroj eliras el inter du montoj; kaj la montoj estas kupraj. 2 La unua cxaro havis cxevalojn rugxajn, la dua cxaro havis cxevalojn nigrajn, 3 la tria cxaro havis cxevalojn blankajn, kaj la kvara cxaro havis cxevalojn makulitajn kaj brunajn. …

Zekario 13

1 En tiu tempo malfermigxos por la domo de David kaj por la logxantoj de Jerusalem fonto, por purigi sin de pekoj kaj de malpureco. 2 En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi ekstermos de la lando la nomojn de la idoloj, kaj ili ne plu estos rememorataj; ankaux …