1 Vidu, ne mallongigxis la mano de la Eternulo, por ke gxi ne povu helpi; kaj ne malakrigxis Lia orelo, por ke Li ne auxdu. 2 Nur viaj krimoj estis disigilo inter vi kaj via Dio, kaj viaj pekoj kovris antaux vi Lian vizagxon, por ke Li ne auxdu. 3 …
Jesaja 60
1 Levigxu, lumigxu; cxar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi. 2 CXar jen mallumo kovros la teron, kaj krepusko la popolojn; sed super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi. 3 Kaj popoloj iros al via lumo, kaj regxoj al la …
Jesaja 61
1 La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, cxar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandagxi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malsxloson al malliberigitoj, 2 por proklami favorjaron de la Eternulo kaj vengxotagon de nia …
Jesaja 62
1 Pro Cion mi ne silentos, kaj pro Jerusalem mi ne haltos, gxis gxia praveco eligxos kiel brilo kaj gxia savo kiel brulanta torcxo. 2 Kaj la popoloj vidos vian felicxon, kaj cxiuj regxoj vian honoron; kaj oni nomos vin per nomo nova, kiun eldiros la busxo de la Eternulo. …
Jesaja 64
1 Ho, se Vi disfendus la cxielon kaj malsuprenirus, antaux Vi ektremus la montoj; 2 aperu kiel fajro, kiu bruligas lignerojn, kiel akvo, kiu bolas de fajro, por konigi Vian nomon al Viaj malamikoj; antaux Via vizagxo ektremu la popoloj! 3 Kiam Vi faris miraklojn, kiujn ni ne atendis, kiam …
Jesaja 65
1 Mi estis preta respondi al tiuj, kiuj tion ne petis; Mi estis trovebla por tiuj, kiuj Min ne sercxis; al popolo, kiu ne vokis Mian nomon, Mi diris:Jen Mi estas, jen Mi estas. 2 CXiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo obstina, al tiuj, kiuj iras vojon malbonan, laux …
Jesaja 66
1 Tiele diras la Eternulo:La cxielo estas Mia trono, kaj la tero estas Mia piedbenketo; kie do estos la domo, kiun vi konstruos por Mi? kaj kie estos la loko por Mia ripozo? 2 CXion tion faris ja Mia mano, kaj tiel cxio farigxis, diras la Eternulo. Nur tion Mi …
Jeremjo 2
1 Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 2 Iru kaj prediku al la oreloj de Jerusalem, dirante:Tiele diras la Eternulo:Mi memoras la piecon de via juneco, la amon de via fiancxineco, kiam vi sekvis Min en la dezerto, en lando ne prisemita. 3 Izrael tiam estis …
Jeremjo 3
1 Oni diras:Se viro forigas sian edzinon, kaj sxi foriras de li kaj edzinigxas kun alia viro, cxu li tiam povas reveni al sxi denove? cxu ne malpurigxus per tio tiu lando? Kaj vi malcxastis kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo. 2 Levu viajn okulojn al …