1 Jen kun justeco regos regxo, kaj princoj administros lauxlegxe. 2 Kaj cxiu estos kiel sxirmilo kontraux vento, kiel rifugxejo kontraux pluvego, kiel torentoj da akvo en la stepo, kiel ombro de peza roko en lando dezerta. 3 La okuloj de vidantoj ne estos fermitaj, kaj la oreloj de auxdantoj …
Jesaja 33
1 Ve al vi, kiu rabas kaj mem ne estas prirabita, kaj kiu perfidas kaj mem ne estas perfidita! Kiam vi finos la rabadon, vi mem estos prirabita; kiam vi cxesos perfidi, vi mem estos perfidita. 2 Ho Eternulo, korfavoru nin! je Vi ni esperas; estu ilia brako cxiumatene kaj …
Jesaja 34
1 Alproksimigxu, popoloj, por auxskulti; kaj atentu, ho gentoj; auxskultu la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas, la mondo kaj cxiuj gxiaj produktoj. 2 CXar indignas la Eternulo kontraux cxiuj popoloj kaj flame koleras kontraux ilia tuta anaro; Li kondamnis ilin, eldonis ilin al bucxado. 3 Kaj iliaj mortigitoj estos …
Jesaja 35
1 Ekgxojos la dezerto kaj la senakvejo, triumfos la stepo kaj ekfloros kiel lilio. 2 GXi forte ekfloros kaj triumfos, triumfos kaj kantos; la gloro de Lebanon estos donita al gxi, la beleco de Karmel kaj SXaron; ili vidos la gloron de la Eternulo, la majeston de nia Dio. 3 …
Jesaja 36
1 Tio estis en la dek-kvara jaro de la regxo HXizkija, eliris Sanhxerib, regxo de Asirio, kontraux cxiujn fortikigitajn urbojn de Judujo, kaj venkoprenis ilin. 2 Kaj la regxo de Asirio sendis Rabsxaken el Lahxisx en Jerusalemon al la regxo HXizkija kun granda militistaro; kaj li starigxis cxe la akvotubo …
Jesaja 37
1 Kiam la regxo HXizkija tion auxdis, li dissxiris siajn vestojn kaj cxirkauxkovris sin per sako, kaj iris en la domon de la Eternulo. 2 Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj SXebnan, la skribiston, kaj la plejagxulojn de la pastroj, cxirkauxkovritajn per sakoj, al la profeto Jesaja, filo de …
Jesaja 38
1 En tiu tempo HXizkija morte malsanigxis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos. 2 Tiam HXizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo, 3 kaj …
Jesaja 40
1 Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio. 2 Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al gxi, ke finigxis la tempo de gxia batalado, ke pardonita estas gxia kulpo, ke gxi ricevis el la mano de la Eternulo duoble pro cxiuj siaj pekoj. 3 Sonas vocxo de krianto:Pretigu …
Jesaja 42
1 Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj. 2 Li ne krios nek bruos, kaj ne auxdigos sur la stratoj sian vocxon. 3 Kanon rompetitan li ne rompos, kaj mecxon senfajrigxantan li …
Jesaja 45
1 Tiele diras la Eternulo pri Sia sanktoleito Ciro:Mi prenis lin je lia dekstra mano, por faligi antaux li popolojn, kaj la lumbojn de regxoj Mi senzonigos, por malfermi antaux li la pordojn, kaj por ke la pordegoj ne estu sxlositaj. 2 Mi iros antaux vi kaj ebenigos altajxojn; kuprajn …