Proverboj 11

1 Malvera pesilo estas abomenajxo por la Eternulo; Sed plena pezo placxas al Li. 2 Se venis malhumileco, venos ankaux honto; Sed cxe la humiluloj estas sagxo. 3 La senkulpeco de la piuloj gvidos ilin; Sed la falsemo pereigos la maliculojn. 4 Ne helpos ricxo en la tago de kolero; …

Proverboj 12

1 Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsagxulo. 2 Bonulo akiras favoron de la Eternulo; Sed homo malica estos kondamnita. 3 Ne fortikigxos homo per malvirto; Sed la radiko de virtuloj ne sxanceligxos. 4 Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas …

Proverboj 13

1 Sagxa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne auxskultas moralinstruon. 2 La frukto de la busxo donas al homo bonan mangxon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto. 3 Kiu gardas sian busxon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian busxon, tiu pereas. 4 La animo de …

Proverboj 14

1 Sagxa virino konstruas sian domon; Sed malsagxa detruas gxin per siaj manoj. 2 Kiu iras la gxustan vojon, tiu timas la Eternulon; Sed kiu iras vojon malgxustan, tiu Lin malestimas. 3 En la busxo de malsagxulo estas vergo por lia malhumileco; Sed la busxo de sagxuloj ilin gardas. 4 …

Proverboj 15

1 Milda respondo kvietigas koleron; Sed malmola vorto ekscitas koleron. 2 La lango de sagxuloj bonigas la instruon; Sed la busxo de malsagxuloj elparolas sensencajxon. 3 Sur cxiu loko estas la okuloj de la Eternulo; Ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn. 4 Milda lango estas arbo de vivo; Sed malbonparola …

Proverboj 16

1 Al la homo apartenas la projektoj de la koro; Sed de la Eternulo venas la vortoj de la lango. 2 CXiuj vojoj de la homo estas puraj en liaj okuloj; Sed la Eternulo esploras la spiritojn. 3 Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte. 4 …

Proverboj 17

1 Pli bona estas seka peco da pano, sed kun trankvileco, Ol domo plena de viando, kun malpaco. 2 Sagxa sklavo regos super filo hontinda, Kaj dividos heredon kune kun fratoj. 3 Fandujo estas por argxento, kaj forno por oro; Sed la korojn esploras la Eternulo. 4 Malbonfaranto obeas malbonajn …

Proverboj 18

1 Kiu apartigxas, tiu sercxas sian volupton Kaj iras kontraux cxiu sagxa konsilo. 2 Malsagxulo ne deziras prudenton, Sed nur malkovri sian koron. 3 Kiam venas malvirtulo, Venas ankaux malestimo kun honto kaj moko. 4 La vortoj de homa busxo estas profunda akvo; La fonto de sagxo estas fluanta rivero. …

Proverboj 19

1 Pli bona estas malricxulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu estas malicbusxulo kaj malsagxulo. 2 Vivo sen prudento ne estas bona; Kaj kiu tro rapidas, tiu maltrafas la vojon. 3 Malsagxeco de homo erarigas lian vojon, Kaj lia koro koleras la Eternulon. 4 Ricxeco donas multon da …

Proverboj 20

1 La vino estas blasfemanto, ebriiga trinkajxo estas sovagxa; Kaj kiu delogigxas per ili, tiu ne estas prudenta. 2 Minaco de regxo estas kiel kriego de leono; Kiu lin kolerigas, tiu pekas kontraux sia animo. 3 Estas honoro por homo cxesigi malpacon; Sed cxiu malsagxulo estas malpacema. 4 En la …