Psalmoj 91

1 Kiu logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo. 2 Mi diras al la Eternulo:Mia rifugxejo kaj mia fortikajxo Estas Dio, kiun mi fidas. 3 CXar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto. 4 Per Siaj plumoj …

Psalmoj 92

1 Psalmo-kanto por la tago sabata. Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo; 2 Rakonti matene pri Via boneco Kaj nokte pri Via fideleco, 3 Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero, Per solenaj sonoj de harpo. 4 CXar Vi gxojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; …

Psalmoj 93

1 La Eternulo regxas; Li estas vestita de majesto; La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco; Kaj fortikigita estas la mondo, ke gxi ne sxanceligxu. 2 De antikve estas fortika Via trono; Vi estas de eterne. 3 Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian vocxon, Levas la …

Psalmoj 94

1 Dio de vengxo, ho Eternulo, Dio de vengxo, aperu! 2 Levigxu, Jugxanto de la tero; Redonu la meritajxon al la fieruloj. 3 Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, Kiel longe la malvirtuloj triumfos? 4 Ili estas malhumilaj, parolas arogantajxon; Fanfaronas cxiuj malbonaguloj. 5 Vian popolon, ho Eternulo, ili premas, …

Psalmoj 95

1 Venu, ni kantu al la Eternulo; Ni gxoje kriu al la rifugxejo de nia helpo. 2 Ni venu antaux Lian vizagxon kun glorado, Per psalmoj ni gxoje kriu al Li. 3 CXar granda Dio estas la Eternulo Kaj granda Regxo super cxiuj dioj, 4 Kiu havas en Sia mano …

Psalmoj 96

1 Kantu al la Eternulo novan kanton; Kantu al la Eternulo la tuta tero. 2 Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon, Proklamu de tago al tago Lian savon. 3 Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter cxiuj gentoj Liajn miraklojn. 4 CXar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda, …

Psalmoj 97

1 La Eternulo regxas; gxoju la tero; Estu gajaj la multaj insuloj. 2 Nubo kaj mallumo estas cxirkaux Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono. 3 Fajro iras antaux Li, Kaj bruligas cxirkauxe Liajn malamikojn. 4 Liaj fulmoj lumigas la mondon; La tero vidas, kaj tremas. 5 …

Psalmoj 60

1 Al la hxorestro. Por sxusxan-eduto. Instrua verko de David, kiam li militis kun Sirio Mezopotamia kaj kun Sirio Coba, kaj kiam Joab, revenante, batis dek du mil Edomidojn en la Valo de Salo. Ho Dio, Vi forlasis nin, Vi disbatis nin; Vi koleris; rekonsolu nin. 2 Vi ekskuis la …

Psalmoj 61

1 Al la hxorestro. Por korda instrumento. De David. Auxskultu, ho Dio, mian krion; Atentu mian pregxon. 2 De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malgxojo de mia koro: Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min. 3 CXar Vi estis mia rifugxejo, Fortika turo …

Psalmoj 62

1 Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de David. Nur al Dio esperas mia animo; De Li venas mia savo. 2 Nur Li estas mia fortikajxo kaj mia savo, mia rifugxejo; Mi ne tute renversigxos. 3 GXis kiam vi insidos kontraux viro kaj cxiuj vi penos faligi lin, Kiel klinigxintan …