Psalmoj 71

1 Vin, ho Eternulo, mi fidas: Mi neniam estu hontigita. 2 Per Via justeco savu min kaj liberigu min; Klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min. 3 Estu por mi fortika roko, kien mi povus cxiam veni, Kiun Vi destinis por mia savo; CXar Vi estas mia roko kaj …

Psalmoj 72

1 Pri Salomono. Ho Dio, Vian jugxon donu al la regxo Kaj Vian justecon al la regxido. 2 Li jugxu Vian popolon kun vero Kaj Viajn prematojn kun justeco. 3 La montoj alportu al la popolo pacon, Ankaux la montetoj, per justeco. 4 Li jugxu la prematojn en la popolo, …

Psalmoj 37

1 De David. Ne incitigxu pro la malvirtuloj; Ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste. 2 CXar simile al herbo ili rapide dehakigxas, Kaj kiel verda vegetajxo ili forvelkas. 3 Fidu la Eternulon kaj faru bonon; Logxu sur la tero kaj konservu honestecon. 4 Sercxu plezuron cxe la Eternulo, Kaj Li …

Psalmoj 38

1 Psalmo de David. Pro memoro. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riprocxu, Kaj ne en Via furiozo min punu. 2 CXar Viaj sagoj penetris en min, Kaj pezas sur mi Via mano. 3 Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj …

Psalmoj 39

1 Al la hxorestro Jedutun. Psalmo de David. Mi diris:Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per mia lango; Mi bridos mian busxon, kiam malpiulo staras kontraux mi. 2 Mi estis muta kaj silenta, mi silentis ecx pri bono; Kaj mia sufero estis mordanta. 3 Ekbrulis mia …

Psalmoj 40

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Mi atende esperis al la Eternulo, Kaj Li klinigxis al mi kaj auxskultis mian krion. 2 Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la sxlima marcxo, Kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn pasxojn. 3 Kaj Li metis …

Psalmoj 41

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Felicxa estas tiu, kiu atentas senhavulon: En tago de mizero savos lin la Eternulo. 2 La Eternulo lin gardos kaj vivigos; Li estos felicxa sur la tero, Kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj. 3 La Eternulo fortigos lin …

Psalmoj 44

1 Al la hxorestro. Instruo de la Korahxidoj. Ho Dio, per niaj oreloj ni auxdis, niaj patroj rakontis al ni, Kion Vi faris en iliaj tagoj, en tempo antikva. 2 Vi per Via mano forpelis popolojn, kaj ilin Vi enlogxigis; Popolojn Vi pereigis, kaj ilin Vi vastigis. 3 CXar ne …

Psalmoj 45

1 Al la hxorestro. Por sxosxanoj. Instrua ama kanto de la Korahxidoj. Mia koro plenigxis per bona temo; Mi kantos pri regxo; Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto. 2 Vi estas la plej bela el la homidoj; CXarmo estas sur viaj lipoj; Tial Dio benis vin por cxiam. …

Psalmoj 46

1 Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifugxejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata. 2 Tial ni ne timas, ecx se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj. 3 Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj …