1 Poste Ijob malfermis sian busxon, kaj malbenis sian tagon. 2 Kaj Ijob ekparolis, kaj diris: 3 Pereu la tago, en kiu mi naskigxis, Kaj la nokto, kiu diris:Embriigxis homo. 4 Tiu tago estu malluma; Dio de supre ne rigardu gxin, Neniu lumo ekbrilu super gxi. 5 Mallumo kaj tomba …
Job 4
1 Kaj ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris: 2 Se oni provos diri al vi vorton, tio eble estos por vi turmenta? Sed kiu povas deteni sin de parolado? 3 Jen vi multajn instruis, Kaj manojn senfortigxintajn vi refortigis; 4 Falantojn restarigis viaj vortoj, Kaj fleksigxantajn genuojn vi fortigis; 5 …
Job 7
1 Difinita estas ja por la homo la limtempo sur la tero, Kaj liaj tagoj estas kiel la tagoj de dungito. 2 Kiel sklavo, kiu sopiras al ombro, Kaj kiel dungito, kiu atendas sian pagon, 3 Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn, Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi. 4 …
Job 8
1 Kaj ekparolis Bildad, la SXuhxano, kaj diris: 2 Kiel longe vi tiel parolos, Kaj la vortoj de via busxo estos kiel forta vento? 3 CXu Dio falsas la jugxon? CXu la Plejpotenculo falsas la justecon? 4 Se viaj filoj pekis kontraux Li, Li forpusxis ilin pro ilia malbonago. 5 …
Job 11
1 Kaj ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris: 2 CXu kontraux multe da vortoj oni ne povas doni respondon? Kaj cxu tiu, kiu multe parolas, estas prava? 3 CXu via senenhava parolado devas silentigi la homojn, Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu? 4 Vi diras:Mia opinio estas gxusta, …
Job 13
1 CXion cxi tion mia okulo vidis, Mia orelo auxdis kaj komprenis. 2 Kion vi scias, mi ankaux scias; Kaj mi ne estas malpli valora ol vi. 3 Sed mi volus paroli kun la Plejpotenculo, Mi dezirus disputi kun Dio. 4 Tamen vi komentarias malvere, Vi cxiuj estas senutilaj kuracistoj. …