1 Post la morto de Moseo, servanto de la Eternulo, la Eternulo diris al Josuo, filo de Nun, helpanto de Moseo, jene: 2 Mia servanto Moseo mortis; kaj nun levigxu, transiru cxi tiun Jordanon, vi kaj cxi tiu tuta popolo, en la landon, kiun Mi donas al ili, al la …
Josuo 2
1 Kaj Josuo, filo de Nun, sendis el SXitim du esplorrigardantojn sekrete, dirinte:Iru, pririgardu la landon kaj Jerihxon. Kaj ili iris, kaj venis en la domon de malcxastistino, kies nomo estis Rahxab, kaj ili dormis tie. 2 Kaj oni diris al la regxo de Jerihxo jene:Jen venis cxi tien en …
Josuo 3
1 Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj ili elmovigxis de SXitim kaj alvenis al Jordan, li kaj cxiuj Izraelidoj, kaj ili tradormis tie la nokton, antaux ol transiri. 2 Kaj post paso de tri tagoj la oficistoj iris tra la tendaro, 3 kaj ordonis al la popolo, dirante:Kiam vi ekvidos …
Deuteronomio 7
1 Kiam la Eternulo venigos vin en la landon, al kiu vi iras, por ekposedi gxin, kaj Li forpelos antaux vi grandnombrajn popolojn, la HXetidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Perizidojn kaj la HXividojn kaj la Jebusidojn, sep popolojn pli grandnombrajn kaj pli fortajn …
Deuteronomio 8
1 CXiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, observu, por plenumi ilin, por ke vi vivu kaj multigxu, kaj venu kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj. 2 Kaj memoru la tutan vojon, laux kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj …
Deuteronomio 9
1 Auxskultu, ho Izrael! vi transiras nun Jordanon, por iri kaj ekposedi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, urbojn grandajn kaj fortikigitajn gxis la cxielo, 2 popolon grandan kaj altkreskan, la Anakidojn, kiujn vi konas, kaj pri kiuj vi auxdis:Kiu povas kontrauxstari al la filoj de …
Deuteronomio 10
1 En tiu tempo la Eternulo diris al mi:Skulptu al vi du sxtonajn tabelojn kiel la antauxaj, kaj supreniru al Mi sur la monton, kaj faru al vi lignan keston. 2 Kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la antauxaj tabeloj, kiujn vi disrompis, kaj vi …
Deuteronomio 11
1 Amu do la Eternulon, vian Dion, kaj observu Liajn arangxojn kaj legxojn kaj instrukciojn kaj ordonojn en cxiu tempo. 2 Kaj sciu hodiaux, cxar mi parolas ne al viaj filoj, kiuj ne scias kaj ne vidis la punon de la Eternulo, via Dio, Lian grandecon, Lian fortan manon, kaj …
Deuteronomio 12
1 Jen estas la legxoj kaj reguloj, kiujn vi devas observi por plenumi en la lando, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi kiel posedajxon, dum la tuta tempo, kiun vi vivos sur la tero. 2 Ekstermu cxiujn lokojn, kie la popoloj, kiujn vi ekposedos, servis …