Predikanto 8

1 Kiu estas simila al sagxulo? kaj kiu komprenas la sencon de la aferoj? Sagxeco de homo lumigas lian vizagxon, kaj la maldelikateco de lia vizagxo sxangxigxas. 2 Mi diras:La regxan ordonon plenumu, pro la jxuro farita antaux Dio. 3 Ne rapidu foriri de antaux li, kaj ne estu persistema …

Proverboj 24

1 Ne sekvu malbonajn homojn, Kaj ne deziru esti kun ili; 2 CXar ilia koro pensas pri perfortajxo, Kaj ilia busxo parolas malbonajxon. 3 Per sagxo konstruigxas domo, Kaj per prudento gxi fortikigxas; 4 Kaj per sciado la cxambroj plenigxas Per cxia havo grandvalora kaj agrabla. 5 Homo sagxa havas …

Predikanto 9

1 Al cxio cxi tio mi direktis mian koron, por esplori cxion cxi tion, ke la virtuloj kaj sagxuloj kaj iliaj faroj estas en la mano de Dio; kaj nek amon nek malamon scias la homo, kaj nenion, kio lin atendas. 2 Al cxiuj estas la sama sorto:al la virtulo …

Proverboj 25

1 Ankaux cxi tio estas sentencoj de Salomono, kiujn kolektis la viroj de HXizkija, regxo de Judujo. 2 Honoro de Dio estas kasxi aferon; Sed honoro de regxoj estas esplori aferon. 3 La cxielo estas alta, la tero estas profunda, Kaj la koro de regxoj estas neesplorebla. 4 Forigu de …

Predikanto 10

1 Venenaj musxoj putrigas kaj haladzigas la oleon de parfumisto; pli sxatata ol sagxo kaj honoro ofte estas malgranda malsagxajxo. 2 La koro de sagxulo estas cxe lia dekstra flanko, kaj la koro de malsagxulo cxe lia maldekstra. 3 Kaj ecx en la vojo, laux kiu iras malsagxulo, mankas al …

Proverboj 26

1 Kiel negxo en somero, kaj kiel pluvo en tempo de rikolto, Tiel ne konvenas honoro por malsagxulo. 2 Kiel birdo forlevigxas, kiel hirundo forflugas, Tiel senkauxza malbeno ne efektivigxas. 3 Vipo estas por cxevalo, brido por azeno, Kaj bastono por la dorso de malsagxuloj. 4 Ne respondu al malsagxulo …

Predikanto 11

1 Elsendu vian panon sur la akvon; cxar post longa tempo vi gxin retrovos. 2 Donu parton al sep, kaj ecx al ok, cxar vi ne scias, cxu ne estos malfelicxo sur la tero. 3 Kiam la nuboj plenigxos, ili versxos pluvon sur la teron, kaj se falos arbo suden …

Proverboj 27

1 Ne fanfaronu pri la morgauxa tago; CXar vi ne scias, kion naskos la tago. 2 Alia vin lauxdu, sed ne via busxo; Fremdulo, sed ne viaj lipoj. 3 Peza estas sxtono, kaj sablo estas sxargxo; Sed kolero de malsagxulo estas pli peza ol ambaux. 4 Kolero estas kruelajxo, kaj …

Predikanto 12

1 Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum ankoraux ne venis la tagoj de malbono, kaj ne venis la jaroj, pri kiuj vi diros:Mi ne havas plezuron de ili; 2 dum ne mallumigxis la suno, la lumo, la luno, kaj la steloj, kaj ne revenis nuboj …

Proverboj 12

1 Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsagxulo. 2 Bonulo akiras favoron de la Eternulo; Sed homo malica estos kondamnita. 3 Ne fortikigxos homo per malvirto; Sed la radiko de virtuloj ne sxanceligxos. 4 Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas …