Proverboj 15

1 Milda respondo kvietigas koleron; Sed malmola vorto ekscitas koleron. 2 La lango de sagxuloj bonigas la instruon; Sed la busxo de malsagxuloj elparolas sensencajxon. 3 Sur cxiu loko estas la okuloj de la Eternulo; Ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn. 4 Milda lango estas arbo de vivo; Sed malbonparola …

Proverboj 16

1 Al la homo apartenas la projektoj de la koro; Sed de la Eternulo venas la vortoj de la lango. 2 CXiuj vojoj de la homo estas puraj en liaj okuloj; Sed la Eternulo esploras la spiritojn. 3 Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte. 4 …

Proverboj 17

1 Pli bona estas seka peco da pano, sed kun trankvileco, Ol domo plena de viando, kun malpaco. 2 Sagxa sklavo regos super filo hontinda, Kaj dividos heredon kune kun fratoj. 3 Fandujo estas por argxento, kaj forno por oro; Sed la korojn esploras la Eternulo. 4 Malbonfaranto obeas malbonajn …

Proverboj 18

1 Kiu apartigxas, tiu sercxas sian volupton Kaj iras kontraux cxiu sagxa konsilo. 2 Malsagxulo ne deziras prudenton, Sed nur malkovri sian koron. 3 Kiam venas malvirtulo, Venas ankaux malestimo kun honto kaj moko. 4 La vortoj de homa busxo estas profunda akvo; La fonto de sagxo estas fluanta rivero. …

Proverboj 19

1 Pli bona estas malricxulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu estas malicbusxulo kaj malsagxulo. 2 Vivo sen prudento ne estas bona; Kaj kiu tro rapidas, tiu maltrafas la vojon. 3 Malsagxeco de homo erarigas lian vojon, Kaj lia koro koleras la Eternulon. 4 Ricxeco donas multon da …

Proverboj 20

1 La vino estas blasfemanto, ebriiga trinkajxo estas sovagxa; Kaj kiu delogigxas per ili, tiu ne estas prudenta. 2 Minaco de regxo estas kiel kriego de leono; Kiu lin kolerigas, tiu pekas kontraux sia animo. 3 Estas honoro por homo cxesigi malpacon; Sed cxiu malsagxulo estas malpacema. 4 En la …

Proverboj 21

1 Kiel akvaj torentoj estas la koro de regxo en la mano de la Eternulo: Kien Li volas, Li gxin direktas. 2 CXiuj vojoj de homo estas gxustaj en liaj okuloj; Sed la Eternulo pesas la korojn. 3 Plenumado de vero kaj justeco Estas al la Eternulo pli agrabla ol …

Proverboj 22

1 Nomo bona estas pli preferinda, ol granda ricxeco; Kaj bona estimo, ol argxento kaj oro. 2 Ricxulo kaj malricxulo renkontigxas: Ilin ambaux kreis la Eternulo. 3 Prudentulo antauxvidas malbonon, kaj kasxigxas; Sed naivuloj antauxenpasxas, kaj difektigxas. 4 Por humileco kaj timo antaux la Eternulo Oni ricevas ricxecon kaj honoron …

Psalmoj 128

1 Kanto de suprenirado. Felicxa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras laux Liaj vojoj. 2 Kiam vi mangxas la laborakiron de viaj manoj, Felicxe kaj bone estas al vi. 3 Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbrancxo interne en via domo; Viaj filoj estas kiel olivaj brancxoj cxirkaux via …

Psalmoj 129

1 Kanto de suprenirado. Multe oni afliktis min de post mia juneco, Diras Izrael, 2 Multe oni afliktis min de post mia juneco, Sed oni min ne pereigis. 3 Sur mia dorso plugis plugistoj, Faris siajn sulkojn longaj. 4 La Eternulo estas justa; Li dishakis la sxnurojn de la malvirtuloj. …