Psalmoj 125

1 Kanto de suprenirado. Kiuj fidas la Eternulon, Tiuj estas kiel la monto Cion, Kiu ne sxanceligxas, sed restas eterne. 2 Montoj estas cxirkaux Jerusalem, Kaj la Eternulo cxirkauxas Sian popolon, De nun kaj eterne. 3 CXar ne kusxos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; Por …

Psalmoj 133

1 Kanto de suprenirado. De David. Jen, kiel bone kaj cxarme estas, Se fratoj vivas kune! 2 Kiel la bona oleo, Kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron, Kaj defluas sur la randon de lia vesto; 3 Kiel la roso, Kiu de HXermon mallevigxas sur …

Psalmoj 134

1 Kanto de suprenirado. Nun benu la Eternulon, cxiuj sklavoj de la Eternulo, Kiuj en la noktoj staras en la domo de la Eternulo. 2 Levu la manojn al la sanktejo, Kaj benu la Eternulon. 3 El Cion benu vin la Eternulo, La Kreinto de la cxielo kaj la tero.

Psalmoj 135

1 Haleluja! Gloru la nomon de la Eternulo, Gloru, sklavoj de la Eternulo, 2 Kiuj staras en la domo de la Eternulo, En la kortoj de la domo de nia Dio. 3 Gloru la Eternulon, cxar la Eternulo estas bona; Prikantu Lian nomon, cxar gxi estas cxarma. 4 CXar Jakobon …

Psalmoj 136

1 Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona, CXar eterna estas Lia boneco. 2 Gloru la Dion de la dioj, CXar eterna estas Lia boneco. 3 Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, CXar eterna estas Lia boneco. 4 La sola faranto de grandaj mirakloj, CXar eterna estas Lia boneco; 5 …

Psalmoj 137

1 Apud la riveroj de Babel Ni sidis kaj ploris, Rememorante Cionon. 2 Sur la salikoj tie Ni pendigis niajn harpojn. 3 CXar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, Kaj niaj mokantoj gxojon, dirante: Kantu al ni el la kantoj de Cion. 4 Kiel ni kantos sur fremda tero …

Psalmoj 138

1 De David. Mi gloras Vin el mia tuta koro; Antaux la dioj mi Vin prikantas. 2 Mi klinigxas antaux Via sankta templo, Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco; CXar Vi grandigis pli ol cxio Vian nomon per Via vorto. 3 En la tago, kiam mi …

Psalmoj 139

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas. 2 Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi levigxas; Vi komprenas mian penson de malproksime. 3 Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas cxirkaux mi, Kaj cxiujn miajn vojojn Vi konas. 4 …

Psalmoj 140

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo, Gardu min kontraux perfortulo; 2 Kontraux tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro, CXiutage kauxzas militojn; 3 Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. Sela. 4 Gardu min, ho Eternulo, …

Psalmoj 144

1 De David. Benata estu la Eternulo, mia Roko, Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi: 2 Mia bono kaj mia fortikajxo, Mia rifugxejo kaj mia savanto, Mia sxildo, Li, kiun mi fidas, Kiu submetas al mi mian popolon. 3 Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, …