1 Psalmo de David. Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi; Atentu mian vocxon, kiam mi vokas al Vi. 2 Mia pregxo valoru antaux Vi kiel incenso, La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono. 3 Metu, ho Eternulo, gardon al mia busxo, Gardu la pordon de miaj …
Psalmoj 142
1 Instruo de David, kiam li estis en la kaverno. Pregxo. Per mia vocxo mi krias al la Eternulo, Per mia vocxo mi pregxas al la Eternulo. 2 Mi elversxas antaux Li mian peton, Mian suferon mi al Li rakontas. 3 Kiam senfortigxis en mi mia spirito, tiam Vi sciis …
Psalmoj 143
1 Psalmo de David. Ho Eternulo, auxskultu mian pregxon, Atentu mian petegon laux Via vereco, Respondu al mi laux Via justeco. 2 Kaj ne eniru en jugxon kun Via sklavo, CXar neniu vivanta povos pravigxi antaux Vi. 3 CXar malamiko persekutis mian animon, Premis al la tero mian vivon; Li …
Psalmoj 144
1 De David. Benata estu la Eternulo, mia Roko, Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi: 2 Mia bono kaj mia fortikajxo, Mia rifugxejo kaj mia savanto, Mia sxildo, Li, kiun mi fidas, Kiu submetas al mi mian popolon. 3 Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, …
Psalmoj 145
1 Glorkanto de David. Mi altigos Vin, mia Dio, ho Regxo, Kaj mi benos Vian nomon cxiam kaj eterne. 2 CXiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon cxiam kaj eterne. 3 Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla. 4 Generacio al generacio lauxdos …
Psalmoj 146
1 Haleluja! Gloru, ho mia animo, la Eternulon. 2 Mi gloros la Eternulon en la dauxro de mia tuta vivo, Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos. 3 Ne fidu eminentulojn, Homidon, kiu ne povas helpi. 4 Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; Kaj en …
Psalmoj 147
1 Haleluja! CXar estas bone kanti al nia Dio, CXar agrabla estas la glorkantado. 2 La Eternulo konstruas Jerusalemon, La elpelitojn de Izrael Li kolektas. 3 Li sanigas la korprematojn Kaj bandagxas iliajn vundojn. 4 Li kalkulas la stelojn, Kaj al ili cxiuj Li donas nomojn. 5 Granda estas nia …
Psalmoj 118
1 Haleluja! Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco. 2 Izrael diru, Ke eterna estas Lia boneco. 3 La domo de Aaron diru, Ke eterna estas Lia boneco. 4 La timantoj de la Eternulo diru, Ke eterna estas Lia boneco. 5 El premateco mi vokis …
Psalmoj 119
1 ALEF. Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, Kiuj iras laux la legxo de la Eternulo. 2 Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn, Kiuj sercxas Lin per la tuta koro; 3 Ili ne faras malbonagon, Ili iras laux Liaj vojoj. 4 Vi ordonis al ni, Forte …
Psalmoj 120
1 Kanto de suprenirado. Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, Kaj Li auxskultis min. 2 Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo, De falsa lango. 3 Kion Li donos al vi, Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango? 4 Akrajn sagojn de fortulo Kun karboj …