Psalmoj 108

1 Kanto. Psalmo de David. Fortika estas mia koro, ho Dio; Mi kantos kaj gloros kun mia honoro. 2 Vekigxu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan cxielrugxon. 3 Mi gloros Vin, ho Eternulo, inter la popoloj; Kaj mi prikantos Vin inter la gentoj. 4 CXar granda gxis super la …

Psalmoj 109

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Dio, mia gloro, ne silentu. 2 CXar busxon malvirtan kaj busxon malican ili malfermis kontraux mi, Ili parolas kun mi per mensogema lango. 3 Per vortoj de malamo ili min cxirkauxis, Kaj ili militas kontraux mi sen mia kulpo. 4 Por mia …

Psalmoj 111

1 Haleluja! Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, En rondo de piuloj kaj en kunveno. 2 Grandaj estas la faroj de la Eternulo, Sercxataj de cxiuj, kiuj ilin amas. 3 Bela kaj majesta estas Lia verko, Kaj Lia justeco restas eterne. 4 Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; Kompatema …

Psalmoj 112

1 Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn. 2 Forta sur la tero estos lia semo; La gento de virtuloj estos benita. 3 Bonstato kaj ricxeco estas en lia domo; Kaj lia justeco restas eterne. 4 En mallumo levigxas lumo por la …

Psalmoj 113

1 Haleluja! Gloru, sklavoj de la Eternulo, Gloru la nomon de la Eternulo. 2 La nomo de la Eternulo estu benata De nun kaj eterne. 3 De la levigxejo de la suno gxis gxia mallevigxejo Estas glorata la nomo de la Eternulo. 4 Alte super cxiuj popoloj estas la Eternulo; …

Psalmoj 114

1 Kiam Izrael eliris el Egiptujo, La domo de Jakob el fremda popolo, 2 Tiam Jehuda farigxis Lia sanktajxo, Izrael Lia regno. 3 La maro vidis kaj forkuris, Jordan turnigxis malantauxen; 4 La montoj saltis kiel sxafoj, La montetoj kiel sxafidoj. 5 Kio estas al vi, ho maro, ke vi …

Psalmoj 115

1 Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco. 2 Kial devas diri la popoloj: Kie do estas ilia Dio? 3 Sed nia Dio estas en la cxielo; CXion, kion Li deziras, Li faras. 4 Iliaj idoloj estas …

Psalmoj 116

1 Mi amas, ke la Eternulo auxdas mian vocxon Kaj mian petegon, 2 Ke Li klinis Sian orelon al mi; Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos. 3 CXirkauxis min la ondoj de la morto, Kaj turmentoj de SXeol min trafis; Suferon kaj cxagrenon mi trovis. 4 Sed la nomon …

Psalmoj 117

1 Haleluja! Gloru la Eternulon cxiuj popoloj, Lauxdu Lin cxiuj gentoj; 2 CXar granda estas Lia boneco al ni, Kaj la vero de la Eternulo restas eterne.

Psalmoj 118

1 Haleluja! Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco. 2 Izrael diru, Ke eterna estas Lia boneco. 3 La domo de Aaron diru, Ke eterna estas Lia boneco. 4 La timantoj de la Eternulo diru, Ke eterna estas Lia boneco. 5 El premateco mi vokis …